Yves Bellefeuille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Yves Bellefeuille dum IS en Veclaro 2005

Yves Bellefeuille naskiĝis en Cornwall, Kanado, la 15-an de junio 1962, kaj ĉefe loĝis en Otavo. Li havis plurajn postenojn en TEJO, inkluzive de vic-prezidanto, ĝenerala sekretario, kaj estrarano pri kongresoj. En 1993 li estis volontulo de TEJO. Li nun reprezentas Kanadon en la Komitato de UEA kaj havis tiun oficon jam dum kelkaj oficoperiodoj antaŭe.