Zaĥi Havass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:25, 3 jun. 2013 farita de Narvalo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Zaĥi Havass (arabe زاهي حواس, angle-internacie Zahi Ḥawass, naskiĝis en Damietta, la 28-an de majo 1947 –) estas egiptia arĥeologo. Li laboris dum lia kariero kiel terena arĥeologo sur multaj gravaj trovejoj de Egiptio, de la Nil-delto tra la okcidentaj dezertoj al Supra Egiptio.

Biografio

Havass originale studis al advokato, poste studis en Aleksandrio grek-romian arkeologion Li diplomitiĝis en 1967 pri arkeologio. Li atingis en 1980 en la Universitato de Kairo pri egiptologio gradon B.Sc., poste studis per Fulbright-stipendio en Pensilvanio jal 1987 kaj atingis gradon de Ph.D. en egiptologio kaj siria-palestina arkeologio.

Li instruis egiptan arkeologion kaj kulturhistorion ekde 1988 en la Universitato de Kairo kaj en la Instituto de Los-Anĝeleso de la Kalifornia Universitato. Ekde 1993 li ne plu instruis, iĝis ĉefinspektoro de la giza altebenaĵo, poste ekde 1998 teis direktoro. Ekde 2002, li estis ĉefsekretario de la plej supra konsilio de la egiptaj arkeologiaĵoj, ekde 2009 li agadis kiel kultura vic-minisrto.

Li direktis multajn arkeologiajn projektojn, verkis, redaktis librojn, estis daŭra rolanto en dokumentaj filmoj – kial subparolanto aŭ konsilisto – kaj eĉ verkis tektstojn por tiuj. Pro tiuj, parto de la egiptologoj akuzas lin pri alproprigo de la egiptologio.

Li gvidis la restaŭradon de la Granda Sfinkso, krome ĉiun esploron sur areo de la Memfis-a nekropolo. Li arde interesiĝsio pri mistiko de Tutanĥamono. En 2005, li analizigis ties mumion per komputil-tomografio kaj samjare li publikigis liajn ideojn pri morto de la reginto.

Li rezignis pri sia pozicio en marto de 2011 post trastrukturigo de la registaro. Li bazigis la rezignon per tio, ke post la 2011-a revolucio, la registaro ne povas plu defendi la artaĵojn, oni ne garantias la sekurecon.

Fontoj