Za Hrnčířkou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Za Hrnčířkou
protektita areo
Naturmemorindaĵo Za Hrnčířkou
Oficiala nomo: Za Hrnčířkou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Prostějov
Municipo Ohrozim
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Situo Za Hrnčířkou
 - koordinatoj 49° 29′ 12″ N 16° 59′ 24″ O / 49.48667 °N, 16.99000 °O / 49.48667; 16.99000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 355 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 340 m s. m.
Areo 0,056229 km² (5,62 ha)
Proklamo 22-a de aprilo 2015
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Za Hrnčířkou
Portalo pri Ĉeĥio

Za Hrnčířkou estas nacia naturmemorindaĵo, kiu troviĝas okcidente de municipo Ohrozim en distrikto Prostějov. Sude de la nacia naturmemorindaĵo troviĝas plua naturmemorindaĵo Brániska. La protektitan areon administras Agentejo de protekto de la naturo kaj pejzaĝo de Ĉeĥio - regiona laborejo Olomouc-regiono.

Kialo de la protekto[redakti | redakti fonton]

La kialo de la proklamo de NNM Za Hrnčířkou estas biocenozoj de sekaj herbejoj kaj kreskaĵaro de raraj kaj endanĝerigitaj specioj de kreskaĵoj Carex obtusata el ciperacoj kaj Pulsatilla grandis, inkluzive de ties biotopoj. Carex obtusata estis malkovrita en la jaro 2004 kiel nova specio en Ĉeĥio. Krom tiu ĉi loko ĝi kreskas en Ĉeĥio nur en najbara monteto Malá horka en katastro de municipo Vícov.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]