Zadeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zadeno
dio pri fekundeco
Informoj
Sekso vira
vdr

Zadeno (en kartvela : ზადენი) estas, laŭ la kartvelaj mezepokaj kronikoj, la dio de la fekundeco en la pagana panteono de la antaŭ-kristana Kartli (la Ibério de la klasikaj fontoj). Li estis konsiderata sampovema ol Armazio, la ĉefa diaĵo. La reĝo Parnadjomo (109 - 90 a.k.), laŭ la kronikoj, konstruigis fortreson en la Monto Zedazeni apud la tiutempa ĉefurbo Mcĥeta por starigi tie koloson de Zadeno. Kun la aliaj paganaj idolaj statuoj de Kartvelio, ĝi estus detruinta per la preĝoj de Sankta Nino, la evangeliistino de la kartveloj en la 4a jarcento.

Preter fragmentoj ene de la mezepokaj analoj kaj de la loknomo Zedazeni (devenante el Zeda-Zeni, signifante « Alta Zadeno »), ni ne havas nuntempajn fontojn aŭ arkeologiajn pruvojn pri tiu kulto. Zadeno estas konsiderita de pluraj specialistoj kiel kartvela versio de la Santas de la luva lingvo aŭ Sandon de la Hititoj, sed ankaŭ proksimeco kun la Yazata en zaratuŝtrismo estis sugestita.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

(eo) Ĉi tiu artikolo estas parte aŭ tute prenita el la Vikipedia artikolo en la franca titolita "Zaden"

  1. angle Stephen H. Rapp, Studies In Medieval Georgian Historiography: Early Texts And Eurasian Contexts, Peeters Bvba, 2003, (ISBN 90-429-1318-5).