Zakeria Ŝirazi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zakeria Ŝirazi naskiĝinta en 1941 estas bangladeŝa gazetisto, tradukisto kaj beletrosciencisto. Liaj prapatroj migris de la urbo Ŝirazo en Irano kaj instaliĝis en Huglio proksime de Kalkato.

Li studis en la universitato de Dako, kie li konatiĝis kun rondo de junaj poetoj kaj verkistoj, pli poste konotaj kiel la "generacio de l’sesdekaj jaroj". Ŝirazi verkis kaj en la bengala kaj en la angla. Li publikigis tradukojn, eseojn, recenzojn en diversaj ĵurnaloj kaj revuoj. Li alangligis Only One Life To Live, Folk Tales of Bangladesh (en kunlaboro), Collected Poems of Abid Azad, Collected Poems of Rezauddin Stalin. Li albengaligis la romanojn de James Joyce A Portrait of the Artist As a Young Man, kaj Ulyses.

Ŝirazi estas ano de la Bengala Akademio. Recenzisto, kiu persone konas lin, diras, ke li estas meditema, solema viro, sed kiam li estas superregita de la tipe bengala fervoro por adda (malstreĉa subsuna babilado pri io ajn kaj ĉio ajn) li iĝas malfermkora kaj gajula kaj alportas klaĉaĵojn samtempe humuraj kaj lumigaj. Li estas fundkora pesimisto kaj kredanto je la Sisifa vanteco de vivo.