Zamorino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Zamorino de Kalikuto (1495–1500) pentrita de Veloso Salgado en 1898.
La Templo Tali al Ŝivo (1901), Kalikuto.

La Zamorino de Kalikuto (en Malajala lingvo: Samoothiri, en portugala lingvo: Samorim, en nederlanda lingvo: Samorijn, en ĉina lingvo: Shamitihsi)[1] estis la hereda monarko de la Regno Koĵikode (Kalikuto) ĉe la Malabara Marbordo de Barato. Koĵikode estis unu el la plej gravaj komercaj havenoj de la sudokcidenta marbordo de Barato. En la pinto de sia regado, la Samutirioj regis super regiono el Kollam (Kolamo) ĝis Pantalajini Kollam (Kojilandi).[2][3]

Nur post la dissolvo de la regno Ĉeras de Kranganore (Kodungallur) komence de la 12a jarcento, la Samutirioj – origine aŭtonomaj estroj de Eranadu – ekhavis politikan sendependecon. La Samutirioj plutenis prilaborjtajn komercrilatojn kun la islamaj mezorientaj maristoj de la Hindia Oceano, nome la plej fruaj navigistoj de la spickomerco ĉe la Malabara Marbordo en la Mezepoko. Koĵikode estis tiam grava komercejo en sudokcidenta Barato kie kuniĝis la ĉina kaj la okcidentazia komercoj.[4]

La portugala navigisto Vasco da Gama vizitis Kalikuton en 1498, malfermante la marvojon rekte el Eŭropo al Azio.[5] La portugalaj klopodoj por fondado de kolonio "Estado da Índia", kaj por ekkontroli la tutan komercon estis ripete malhelpitaj de la fortoj de la Samutirio de Kalikuto. La Kunjali Marakaroj, nome famaj islamam militistoj, estis la marestroj de Kalikuto. Fine de la 16a jarcento la portugaloj – tiam jam hegemonie en la spickomerco ĉe la Malabara Marbordot – estis sukcedintaj kaj anstataŭintaj la islamajn komercistojn en la Araba Maro. La nederlandanoj siavice anstataŭis la portugalojn en la 17a jarcento, kaj poste venis la angloj.[6]

En 1766 Haider Ali de Misoro venkis super la Samutirio de Kalikuto – tiam dependanto de la Brita Orienthinda Kompanio – kaj absorbis Kalikuton en sia ŝtato.[3][7] Post la Tria Misora Milito (1790–1792), Malabaro estis metita sub la kontrolo de la Kompanio. Poste la statuso de la Samutirioj kiel sendependaj regantoj estis ŝanĝita al tiu de pensiitoj de la Kompanio (1806).[3][8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ma Huan's Ying-yai Sheng-lan: 'The Overall Survey of the Ocean's Shores' [1433]. Tradukita kaj eldonita de J. V. G. Mills. Cambridge University Press por Hakluyt Society (1970).
  2. Varier, M. R. Raghava. "Documents of Investiture Ceremonies" in K. K. N. Kurup, Edit., "India's Naval Traditions". Northern Book Centre, New Delhi, 1997
  3. 3,0 3,1 3,2 K. V. Krishna Iyer, Zamorins of Calicut: From the earliest times to AD 1806. Calicut: Norman Printing Bureau, 1938.
  4. M. G. S. Narayanan, Perumals of Kerala: Brahmin Oligarchy and Ritual Monarchy—Political and Social Conditions of Kerala Under the Cera Perumals of Makotai (c. AD 800–AD 1124). Kerala. Calicut University Press, 1996, pp 512.
  5. Eila M.J. Campbell, Felipe Fernandez-Armesto, "Vasco da Gama." Encyclopædia Britannica en la reto. Alirita la 28an de aprilo 2020.
  6. William A. Noble. "Kerala" Encyclopædia Britannica en la reto. Alirita la 28an de aprilo 2020.
  7. World States Men: Indian Princes Princely states of India Alirita la 28an de aprilo 2020.
  8. V. V., Haridas. "King court and culture in medieval Kerala – The Zamorins of Calicut (AD 1200 to AD 1767)". [1] Nepublikita "PhD Thesis" (Doktoriga disertacio). Mangalore University