Zbigniew Romaszewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zbigniew Romaszewski

Zbigniew ROMASZEWSKI (naskiĝis la 2-an de januaro 1940 en Varsovio, mortis la 13-an de februaro 2014) - pola politikisto, aktivulo de opozicio en Pola Popola Respubliko, doktoro pri fiziko, plurfoja senatano de 1989 ĝis 2011, de 2007 ĝis 2011 Vicmarŝalo (Vicprezidanto) de Pola Senato. Ekde 2011 membro de Ŝtata Tribunalo. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.

Edziĝinta al Zofia Romaszewska kun kiu havis filinon Agnieszka Romaszewska-Guzy.

Vivo

Juneco kaj edukiteco

Post la ribelo de Varsovio estis forveturigita en Gross-Rosen. Lia patro estis murdita en 1944 en germana koncentrejo. En 1955 kiel mezlernejano eniris al Asocio de Pola Junularo, kiun oni malfondis en 1956. Li finis fizikon en la Varsovia Universitato (1964), doktoriĝis en Fizika Instituto de Pola Scienca Akademio oktobre 1980, kie laboris ĝis junio 1981. Pro sindikata laboro libertempiĝis.

Opozicia agado en Pola Popola Respubliko

Marte 1968 en lia loĝejo okazis politikaj diskutoj, al kiuj la familio invitis spertulojn kiel Maria Ossowska kaj aliaj.

Junie post laboristaj protestoj en Radom kaj Ursus organizis helpon al persekutataj personoj. De 1977 estis membro de la Komitato de Socia Memdefendo KOR. Kune kun la edzino gvidis ties Interven-Buroon registrante kazojn de la rompoj de homrajtoj kaj portante al viktimoj de maljustaĵoj la materian kaj leĝan helpon. En la jaroj 1980–1981 gvidis Komisionon pri Interveno kaj Justeco de Solidarność. Li kunredaktis libron Czerwiec 1976. Radom. Doniesienie o przestępstwie (Junio 1976. Radom. Raporto pri krimo; 1981)

Dum la milita stato en Pollando kaŝiĝis, ĉar estis serĉata de sekureca servo. En broŝuro Sierpień 1980 – Grudzień 1981 – co dalej? (Aŭgusto 1980 - Decembro 1981 kion plu?), publikigita marte 1982, li formulis planon de centrita rezisto, pledante por ekesto de gvida centro de la subtera "Solidareco". Dum tiu ĉi periodo li organizis subteran Radio Solidareco. La unua disaŭdigaĵo okazis la 12-an de aprilo 1982 en Varsovio. Fine de septembro 1982 estis arestita, juĝata kaj malliberigita de 1982 ĝis 1984. Tiam ekprotektis lin Amnestio Internacia.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj