Zelený Důl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri domaro en loka parto de Lhota de municipo Čistá en distrikto Rakovník temas artikolo Zelený Důl (Čistá).
Zelený Důl
germane: Grünthal
pereinta domaro
Vido al la germana Grünthal. Flaja fervojo (Flöhatalbahn) transiras rojon Flájský potok. La pereinta municipo estas ekster la bildkarto dekstre.
Oficiala nomo: Zelený Důl
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Most
Administra municipo Brandov
Historia regiono Bohemio
Montaro Ercmontaro
Rojo Flájský potok
Situo Zelený Důl
 - koordinatoj 50° 38′ 59″ N 13° 22′ 20″ O / 50.64972 °N, 13.37222 °O / 50.64972; 13.37222 (mapo)
Unua skribmencio 1606
 - pereo 1963
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zelený Důl (Brandov)
Portalo pri Ĉeĥio

Zelený Důl (germane: Grünthal) estas nomo de pereinta domaro, kiu situis proksimume kilometro tra norda direkto de municipo Brandov en distrikto Most en Regiono Ústí nad Labem. Ĝi etendiĝis sur kunfluejo de rojoj Načetínský potok kaj Flájský potok, proksimume en lokoj de hodiaŭa foirejo ĉe limpasejo Brandov/Olbernhau. Zelený Důl troviĝis rekte sur la limo kaj de la samnomata saksia vilaĝo Grünthal apartigis ĝin sole rojo Načetínský potok, kiu kreas la ŝtatlimon ankaŭ hodiaŭ. Diference de la ĉeĥa Zelený Důl la germana Grünthal ne pereis kaj hodiaŭ ĝi estas konsisto de urbo Olbernhau.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri Zelený Důl devenas nur el la jaro 1606, kiam ĝi estis konsisto de senjorujo Červený Hrádek ĉe Jirkov. La devenaj koloniistoj, kiuj vivtenis sin precipe kiel arbohakistoj, devenis precipe el Saksio, tial ili estis protestantoj. Ili iradis al diservoj en saksian Olbernhau. Post rekatoligo ili devis konvertiĝi al katolika kredo kaj ili vizitadis preĝejon en Brandov.

Post la dua mondmilito Zelený Důl havis similan sorton kiel multe da aliaj municipoj en limregiono. La devena germana loĝantaro estis ellandigita, la domoj iom post iom kadukiĝis kaj ili estis enkadre de protekto de la limo detruitaj. La domaro mem pereis en la jaro 1963. En la jaro 1995 ĉi tie estis malfermita limpasejo por piedirantoj, je iom pli poste estiĝis en regiono de iama vilaĝplaco foirejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ popolnombrado el la jaro 1930 la vilaĝo havis 363 loĝantojn: sep ĉeĥoslovakojn, 278 germanojn kaj 78 fremdulojn.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]