Zenkovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zenkovci, hungare Zoltánháza estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Puconci.

Municipo Puconci en Slovenio, kie Zenkovci troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Zenkovci situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo.

Historio

Dum la hungara regado oni nombris en Zoltánháza 70 domojn kaj 399 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1928 kaj en 1955 vilaĝaj festegoj okazis.

Fontoj

  • slovena Vikipedio
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si