Zimologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zimologio estas la scienco de fermentado. Tial ĝi estas valora scienco por la farado de biero, vino, kaj aliaj alkoholaĵoj.

Ĝi temas pri biokemiaj procesoj de fermentado, pri selektado de gisto kaj ĝia fiziologio, kaj aliaj aferoj de fermentado. Fermentado povas esti simple difinita, kiel la ŝanĝado de sukeraj molekuloj al etanolo kaj karbona dioksido per gisto, laŭ la jena kemia formulo:

C6H12O6 => 2CO2 + 2C2H5OH

Kvankam la ĝenerala scio de fermentado estis sciita por multaj jaroj, la unua moderna zimologo estis franca kemiisto Louis Pasteur, kiu unue ligis la ecojn de gisto al fermentado.