El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zirndorf estas komunumo en Germanio . Ĝi troviĝas en la distrikto Fürth kaj en la distriktaro Meza Frankonio de la federacia lando Bavario kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 25 588 loĝantojn.
Ekster la regiono la urbo konatas aparte pro tio, ke ĉi tie estas la centralo de la firmao Playmobil , kiu produktas karakterizan serion de infanludiloj. Krom la produktejo en la urbo ankaŭ situas granda porinfana amuzoparko dediĉita al la Playmobil -ludiloj.
Zirndorf estas ĝemelurbo kun la jena urbo:
Bourganeuf en Francio
la urba muzeo de Zirndorf
historia turboludilo nomata laŭ la urbo
la muzea departamento pri infanludiloj
muzea gvidato pri la temo Tridekjara Milito
porinfana gvidado "Spure de generalo Wallenstein "
pliaj malgrandaj generaloj
porplenkreskula urbogvidado kaj
aparta porinfana urbogvidado
rivereto Bibert
bieno Wolfgangshof
historia forstejo
la urba preĝejo
preĝejaj fenestroj
okcidenta preĝeja portalo
historia "kasteleto"
trabfaka domo Fürstenhaus