Zolee Ganxsta
Zolee Ganxsta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zana Zoltán |
Aliaj nomoj | Ganxsta Zolee |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1966 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | József Zana |
Patrino | Ilona Kassai |
Okupo | |
Okupo | repisto aktoro muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.kartel.hu/ |
Zolee Ganxsta [zoli ganksta], laŭ hungara nomordo Ganxsta Zolee estas hungara drumisto, repisto, tekstopoeto, ŝlagrokomponisto, aktoro, voĉoaktoro. Lia origina nomo estas (hungarece) Zana Zoltán, en la pseŭdonimo Zolee estas angleca formo de karesnomo de Zoltán (Zoli), Ganxsta estas repmaniera fuŝaĵo de la vorto gangstero. Lia patro estis József Zana, lia patrino estis Ilona Kassai (ambaŭ aktoroj).
Zoltán Zana[1] naskiĝis la 7-an de januaro 1966 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zolee Ganxsta maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Inter 1984–1987 li laboris en firmao, poste li estis senlaborulo. Li aliĝis al pluraj ŝlagrorkestroj, iom poste li estis aŭ drumisto aŭ repisto. Ekde 1999 li akiris ankaŭ malgrandajn filmajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 1998-2003. Li havis edzinon, kiu naskis en 2007, sed li eksedziĝis.
Lia filma komponaĵo
[redakti | redakti fonton]- Rosszfiúk (2000)
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Hasfalmetszők (1999)
- Le a fejjel! (2005) – ekzekutisto
- Die Hard – Drágább, mint az életed (2013) - rusa gangstero
- Kölcsönlakás (2019) - Alfréd
Elektitaj hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj aŭ en desegnaj filmoj [1]
[redakti | redakti fonton]- Codename: Panzers – Phase Two (2005) – Serigo de Angelis
- Verdák (2006) – Joe Komposztor
- Fel (2009) – Beta
Elektitaj ŝlagroj [2]
[redakti | redakti fonton](En ŝlagroj li estis plej ofte komponisto kaj/aŭ tekstopoeto kune kun aliaj muzikistoj.)
- Ahová lépsz
- Ez a pokol
- Már nem érdekel
- Zuhansz velem
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Ganxsta Zolee az első, az utolsó, az egyetlen (2000)
- Döglégy a világ körül (2015)