József Zana
József Zana | |
---|---|
József Zana en 2019 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Zana József Sándor |
Naskiĝo | 20-an de decembro 1938 en Újpest |
Morto | 2-an de marto 2020 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Aktorlernejo Kálmán Rózsahegyi |
Familio | |
Edz(in)o | Ilona Kassai |
Infano | Zolee Ganxsta |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
József Zana [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zana József estis hungara aktoro, voĉoaktoro, instruisto. Lia unua edzino estis Ilona Kassai, lia filo Zolee Ganxsta, lia filino Zita Zana.
József Zana[1] naskiĝis la 20-an de decembro 1938 en Újpest, li mortis la 2-an de marto 2020 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Zana frekventis industrian mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li eklaboris en fabriko. Libertempe li estis futbalisto, krome li studis vespere en aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi inter 1956–1959. Li forlasis la fabrikon kaj estis membro de Gaja Teatro (1959-1962), poste ĉefe de komediaj teatroj. En 1990 li ekinstruis en privata aktorlernejo. Li ricevis premion en 1998. Li edziĝis dufoje.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Ŝekspiro:
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Orsino
- La Dresado de la Megero - Lucentio
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - dua kadeto
- Ede Szigligeti: Liliomfi - titolrolo
- Jenő Rejtő: Tulipán - matroso
Elektitaj kinejaj filmoj kiel rolanto[redakti | redakti fonton]
- Gyula vitéz télen-nyáron (1970)
- Utasvédelem (1983)
- Csinibaba (1997)
Elektitaj televiziaj filmoj kiel rolanto[redakti | redakti fonton]
- Bors (serio, 1968)
- Vakáció a halott utcában (1978)
- Randevú Budapesten (1989)
- TV a város szélén (1998)
Elektitaj voĉoaktoraj roloj [1][redakti | redakti fonton]
- Terence Hill, Nino Manfredi, Michael Jeter
Liaj libroj[redakti | redakti fonton]
- Zanatórium (kunverkinto)
- Vidám színpadi Gengszterváltás (2009)