Zoltán Bornemissza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Bornemissza
Zoltán Bornemissza
Zoltán Bornemissza
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de aŭgusto 1851(nun 1851-08-18)
en Hungario Felsősebes (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto depost 1913
en Uĵhorodo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĝardenkulturisto • instruisto
vdr

Zoltán Bornemissza [bornemisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bornemissza Zoltán estis hungara migra instruisto, redaktoro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis kálnói kaj ádámföldi , lia familia nomvarianto estis Bornemisza.

Kovrilpaĝo de Zoltán Bornemissza

Zoltán Bornemissza[1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1851 en Felsősebes (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Vyšná Šebastová en Slovakio, li mortis depost 1913.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Bornemissza studis en Reĝa Jura Akademio (Kassa), poste en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), fine li akiris bestokuracistan diplomon en Reĝa Veterinara Instituto. Li estis migra instruisto, plej ofte li donis konojn pri fruktarboj. Ekde 1874 li ofte verkis artikolojn pri agronomio kaj ĉevalobredado. Ekde 1890 li estis redaktoro de gazeto pri hortikulturo. Li ricevis militan medalon en 1878.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Gazdasági állatgyógyászat. Gyakorlati útmutatás a házi állatok belső és külső betegségeinek gyógykezelésére. Gazdák és állattulajdonosok számára. (1889, 1894, 1897; vidu la bildon!)
  • Jövedelmező gyümölcsfatenyésztés (1889)
  • A hasznos madarak védelméről (1890)
  • Néptanítók zsebnaptára. 1894/1895-ös tanévre. (kunaŭtoro)
  • A szilvatermelés és feldolgozás Franciaországban (1895)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]