Zoltán Esztó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Esztó
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1919 (1919-09-19)
en Petroșani
Morto 20-an de februaro 1990 (1990-02-20) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Péter Esztó
Frat(in)o Miklós Esztó
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

ESZTÓ Zoltán (esto:) estis hungara primineja inĝeniero naskita en Petrozsény la 19-an de septembro 1919 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de februaro 1990. Li estis la pli juna frato de primineja inĝeniero Miklós Esztó.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Zoltán Esztó abiturientiĝis en Ŝoprono kaj li havigis diplomon same tie en 1942. Li komencis labori kiel inĝeniero en Tatabánya. De 1942 li plenumis soldatservon kaj li finis inĝenier-oficiran lernejon kaj li servis en Budapeŝto en la Haditechnikai Intézet (Instituto pri Milittekniko). En 1944 oni transkoloniigis la instituton une al Rábatamási, poste al Germanio. Reveninte unue li laboris denove en Tatabánya, poste ĝis 1950 li estis uzinestro en Síkvölgy. En 1951 li estis ĉefinĝeniero direktor-anstataŭanto de la Tatabányai Felső Szénbányák Nemzeti Vállalat, de januaro 1952 direktoro-ĉefinĝeniero de la Várpalota Szénbányák. En junio 1952 oni arestis kaj kondamnis lin, sed redonis lian liberecon. Li iĝis uzinestra ĉefinĝeniero en Tatabánya. Dum la hungara revolucio de 1956 la 28-an de oktobro 1956 oni elektis lin sekretario de la Laborkonsilantaro. La 30-an de decembro 1956 oni arestis lin kaj kondamnis al dekjara malliberejo. Li liberiĝis kondiĉe la 30-an de junio 1964. Li laboris plue ĉe la Bányászati Tervező Intézet, poste ĝis sia pensiuliĝo (1988) kiel gvidista projektisto. Li estis ekstera kunlaboranto de la gazeto Bányászati és Kohászati Lapok.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Bányaműveléstan (lernolibro, kune kun Miklós Esztó, Bp., 1950, 1951, 1953).
  • Nagy mélységű bányák szellőztetése és klimatizálása 1-3. (Bp., 1974-1977);
  • Számítógépes információrendszerek tervezési és módszertani eszközei (kun pluraj, Bp., 1975);
  • A kőzethorgonyzás általános irányelvei és hazai fejlesztési feladatai (Bp., 1983)

Fontoj[redakti | redakti fonton]