Zoltán Gál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Gál
Zoltán Gál en 2013
Zoltán Gál en 2013
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1940 (1940-12-10) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Miklós Zrínyi National Defense University
Okupo
Okupo politikistoinstruistojuristo
vdr

Zoltán GÁL, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gál Zoltán estas hungara politikisto, ministro, parlamentano.

Zoltán Gál [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1940 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Gál abiturientis en 1959 en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Universitato de Budapeŝto, kie li akiris juran diplomon en 1964. Li tuj aliĝis al la sindikatoj kaj al la komunistoj. Komence li havis sindikatan postenon, poste li instruis en la politika altlernejo. En la 1970-aj jaroj li ricevis jam pli signifajn partiajn postenojn, fine li plulernis en akademio. En 1987 li estis nomumita subministro pri enlandaj aferoj, samtempe li atingis la instruan rangon titulara docento. En 1990 li estis ministro kelkajn monatojn. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 2010.

Fontoj[redakti | redakti fonton]