Zoltán Papp

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zoltán PAPP, laŭ hungarlingve kutima nomordo Papp Zoltán estas hungara kuracisto, akuŝisto-ginekologo, genetikisto, profesoro.

Zoltán Papp [1] Arkivigite je 2009-04-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de februaro 1942 en Mezőkövesd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Papp abiturientis en sia naskiĝurbo en 1960, poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Debrecen en 1966. Post siaj studoj li laboris kaj instruis en kliniko en Debrecen. En 1972 li kandidatiĝis, li studvojaĝis en 1978 en Edinburgh, en lernojaro 1984 en Oksfordo. En 1982 li atingis la rangon docento, post 3 jaroj universitata profesoro. Inter 1990 kaj 2010 li laboris kaj instruis en kliniko de Universitato Semmelweis, kie li estis katedrestro. En la 2010-aj jaroj li fondis privatan kuracejon. Li okupiĝas pri genetiko kaj akuŝado. Li ricevis 4 premiojn inter 1973-1989.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Genetikai betegségek prenatális diagnosztikája. 1980.
  • Szülészeti genetika. 1986.
  • Atlas of fetal diagnosis. 1992.
  • Klinikai genetika. 1995.

Fontoj[redakti | redakti fonton]