Zoltán Papp (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Zoltán Papp
Persona informo
Naskiĝo la 1-an de marto 1862(nun 1862-03-01)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 31-an de decembro 1919
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Fiumei Street Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio poeto • verkisto
Information icon.svg
vdr

Zoltán Papp, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Papp Zoltán estis hungara politikisto, advokato, parlamentano, poeto, komponisto, tekstopoeto, redaktoro, membro de Societo Petőfi (1904). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis tyuskai és bilkei [tjuŝkai].

Zoltán Papp [1] naskiĝis la 1-an de marto 1862 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 31-an de decembro 1919 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Papp frekventis mezlernejojn en pluraj hungaraj urboj, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li havis administracian postenon en Szeged, poste en Budapeŝto. En la fruaj 1890-aj jaroj li advokatiĝis kaj establis propran kontoron. Li estis parlamenta deputito inter 1901-1905 en Tiszalök. Li estis ĉefredaktoro de ĵurnalo inter 1904 – 1912. Dekomence li verkis poemojn kaj komponis artkantojn. Li mortigis sin.

Elektitaj literaturaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Előre (1883, poemaro, kunverkinto)
  • Papp Zoltán költeményei (1886, poemlibro)
  • Muzsikaszó (1911, poemlibro)
  • Requiem (1918, poemlibro)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Iszogatok, dalolgatok
  • Rám se nézett, mikor én őt megláttam
  • Nem fuj a szél, nem forog a dorozsmai szélmalom

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]