Zoltán Gyöngyössy
Zoltán Gyöngyössy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de februaro 1958 en Komló (Hungario) |
Morto | la 29-an de decembro 2011 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Megyeri Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1976–1981) |
Okupo | |
Okupo | flutisto komponisto |
Zoltán Gyöngyössy [djondjoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyöngyössy Zoltán estis hungara flutisto, altlerneja instruisto.
Zoltán Gyöngyössy [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1958 en Komló, li mortis la 29-an de decembro 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Gyöngyössy frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, li abiturientis en muzika mezlernejo en Pécs en 1976, fine li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1981. Liaj instruistoj estis ekzemple Henrik Prőhle, Melinda Kistétényi kaj György Kurtág. Li plulernis jaron en altlernejo de Dresdeno, poste 3 monatojn helpe de stipendio en Parizo. Hejmenveninta li estis ano de ĵus fondita festivala orkestro en Budapeŝto. En 1986 li estis ano de orkestro de Claudio Abbado. Inter 2001-2007 li estis katedrestro en Universitato de Pécs, sed ekde 2001 li instruis ankaŭ en Muzikarta Altlernejo, kiu jam estis altrangigita universitato. Li gvidis majstrokurson en Japanio, sed krom la instruadoj li ofte koncertis. Li ricevis kelkajn premiojn. Li mortis pro trafika akcidento.