Henrik Prőhle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrik Prőhle
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de junio 1936(nun 1936-06-08)
en Ĉeĥoslovakio Bratislavo (Ĉeĥoslovakio)
Morto 19-an de januaro 2022 (2022-01-19)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt • Béla Bartók Conservatory, Budapest • József Attila Gimnázium
Familio
Infano Gergely Prőhle
Okupo
Okupo flutisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • aranĝisto
vdr

Henrik Prőhle [prOle], laŭ hungarlingve kutima nomordo Prőhle Henrik estis hungara flutisto, altlerneja instruisto.

Henrik Prőhle [1] naskiĝis la 8-an de junio 1936 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio) kaj mortis la 19-an de januaro 2022.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henrik Prőhle apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis gimnazion en Budapeŝto, samtempe muziklernejon (1951-1956). Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1961. Lia ĉefinstruisto estis Ferenc Hartai, krome li partoprenis en majstrokurso de en:Aurèle Nicolet. Jam dum la studentaj jaroj li estis la unua flutisto (solisto) de orkestro de Hungaraj Ŝtatfervojoj, inter 1961-1996 de Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj filharmonia orkestro. Inter 1964 kaj 1971 li instruis en muzikarta mezlernejo en Győr, inter 1971-1975 en la sama urbo en kampuso de la Muzikarta Altlernejo (kiel docento), inter 1975-2006 en la Altlernejo sed en Budapeŝto. Li estis nomumita universitata instruisto en 1992, katedrestro post 4 jaroj. Li ricevis premiojn inter 1986 – 2006. Li havas edzinon, kiu naskis dufoje.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.