Zoltán Horváth (cirkisto)
Zoltán Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1986 (38-jaraĝa) en Cegléd |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro mimo aktobato |
Zoltán Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Zoltán estas hungara aktoro, cirkisto (akrobato), pantomimisto.
Zoltán Horváth[1] naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1986 en Cegléd.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Horváth frekventis muzikan bazlernejon en Dánszentmiklós, poste li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, pli poste li akiris diplomon en aktorakademio de Teatro Magyar en 2008. Lia ĉefinstruisto estis Imre Sipos. Post la diplomo li apartenis 2 jarojn al la Teatro Magyar, poste al Teatro Petőfi (Veszprém). Inter 2009–2014 li estis gitaristo en la aktora orkestro.
Dum la studentaj jaroj li studis ankaŭ pantomimon, poste li fondis trupeton por someraj spektakloj.
Same en 2008 li ekstudis en cirka studio, poste li ricevis licencon pri akrobatado. Baldaŭ li estis videbla ankaŭ en cirkaj spektakloj. Ekde 2015 li instruis akrobatadon en la aktorakademio.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Lysander
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - fraŭlo el Gascogne
- Áron Tamási: Ábel -
- Bertolt Brecht:
- Trigroŝa opero - Mátyás Leprás
- La Bonulo de Siĉŭano - Dio
- Ferenc Molnár: Liliom - dua policano
- Eŭripido: Ifigenio en Taŭrido - Aĥilo
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- La rafle (2010) - Gatien (ĝendarmo)
- Buda (mallonga filmo, 2011) - Szabi
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A veinhageni rózsabokrok (2007) - knabo
- Hacktion (serio, 2011) - Balázs