Zoologia Stacio Anton Dohrn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoologia Stacio Anton Dohrn
bestoĝardeno • esplora institucio • Centre for maritime biology • arkivo
Komenco 1872 vd
Geografia situo 40° 49′ 58″ N, 14° 14′ 9″ O (mapo)40.832714.23577Koordinatoj: 40° 49′ 58″ N, 14° 14′ 9″ O (mapo)
Lando(j) Italio vd
Sidejo Villa Comunale
Situo Napolo
Zoologia Stacio Anton Dohrn (Italio)
Zoologia Stacio Anton Dohrn (Italio)
DEC
Zoologia Stacio Anton Dohrn
Zoologia Stacio Anton Dohrn
Map
Zoologia Stacio Anton Dohrn
Membro de Netval Reto de Esploraj Universitatoj vd
Filioj Biblioteca della Stazione zoologica Anton Dohrn vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Zoologia Stacio Anton Dohrn (ankaŭ konata kiel la Zoologia stacio de Napolo, itale Stazione Zoologica Anton Dohrn) estas biologia esplorinstituto bazita en la itala grandurbo de Napolo kaj estas unu el la plej maljunaj kontinue ekzistantaj vivsciencaj esplorinstitucioj en la mondo. Ĝi estis fondita en marto 1872 fare de la germana zoologo Anton Dohrn.

Ĝi situas en la Villa Comunale (inter Via Caracciolo kaj la Riviera di Chiaia), en la Chiaia najbareco. Krom faka kaj heredaĵa biblioteko, ĝi ankaŭ inkluzivas publikalireblan akvarion, la dua fondita en Eŭropo kaj la plej malnova kiu daŭre funkcias.

La esploraktivecoj ĉe la Zoologia Stacio de Napolo estas esence interfakaj kaj temigas ĉefe demandojn de la areoj de mara biologio, besta fiziologio kaj evolua biologio, ĉela kaj evolua biologio kaj ekologio. Karakteriza ankaŭ por la laboro estas la internacia orientiĝo de la stacio, kiu ekzistas ekde ĝia fondiĝo kaj plurfoje servis kiel modelo por la kreado de kompareblaj instalaĵoj en aliaj landoj. De 1879 ĝis 1915 la stacio eldonis la revuon "Mittheilungen aus der Zoologischen Station zu Neapel" (Avizoj de la Zoologia Stacio de Napolo), kiu plue aperis de 1916 ĝis 1978 sub la titolo "Pubblicazioni della Stazione Zoologica di Napoli" kaj ekde 1980 havas la titolon "Marine Ecology". La institucio ankaŭ publikigas la revuon "History and Philosophy of the Life Sciences".

En la 1980-aj jaroj, la Ministerio pri Universitata Eduko kaj Esplorado de Italio iĝis la posedanto de la instituto, kiu ĝis tiam estis privata institucio [1].

Ĉe la Stacio, esplorado estas aranĝita en la kampoj de biologio kaj oceanografio, en interfaka maniero en la specifaj areoj de biokemio, molekula kaj ĉela biologio, neŭrobiologio kaj neŭrofiziologio, krom la diversaj branĉoj de ekologio.

Akvario[redakti | redakti fonton]

La akvario de la Zoologia Stacio, kune kun la historia arkivo, la biblioteko kaj la interesa zoologia kolekto, troviĝas ene de la Stacio kaj reprezentas unu el la plej malnovaj tiaspecaj strukturoj en Eŭropo. Ĝi estis malfermita al la publiko en januaro 1874. En la intencoj de Dohrn, ĝi utilus por certigi resursojn por la instituto kaj disvastigi scion kaj intereson en maraj organismoj inter publiko.

Hodiaŭ, la akvario enhavas ĉirkaŭ tridek basenojn kun pli ol ducent maraj specioj de bestoj kaj plantoj, la plej multaj el kiuj venas de la Golfo de Napolo. Periode, ĝi gastigas marajn testudojn, ĉefe de la specio Caretta caretta, savitajn vunditajn surmare kaj atendantajn esti reenkondukitaj en ilian naturan vivejon.

Esplorcentro de la Mara Testudo[redakti | redakti fonton]

La akvarioteamo jam en 1983 engaĝiĝis pri savado kaj prizorgado de martestudoj kaj, post kelkaj jaroj, pro la pliiĝo de la nombro de testudoj, ekestis la bezono krei taŭgan centron. En septembro 2004, en la napola kvartalo de Bagnoli, Turtle Point estis kreita, hospitalo kaj rehabilitadcentro same kiel ekspoziciejo.

En januaro 2017, la nova esplorcentro de martestudoj, la plej granda en Mediteraneo, estis inaŭgurita en la proksima urbo Portici.

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

La biblioteko estis fondita en 1873 kun la donaco de la unua aro de sciencaj tekstoj de Anton Dohrn. Hodiaŭ la biblioteko havas pli ol 90.000 volumojn disigitajn sur ĉ. 3,000 linearaj metroj da bretoj, kaj estas karakterizita per altvalora kolekto de fruaj sciencaj tekstoj kaj iliaj represaĵoj, same kiel 180 nuntempaj sciencaj ĵurnaloj.

De 1875 ĝis 1955 la biblioteko situis en la granda freskoplena ĉambro sur la unua etaĝo, nun uzata kiel historia biblioteko kaj legejo. Dum kvarmonata laboro en 1873 la halo estis bele dekoraciita pere de fresko fare de la germana pentristo Hans von Marées kunlabore kun lia partnero Adolf von Hildebrand, skulptisto kaj arkitekto. Marées elektis por dekoracio la vivon de la napolaj fiŝkaptistoj ĉirkaŭ li, prezentante bildojn de granda potenco, popolitaj de virilaj figuroj kaj majestaj kaj sensualaj viraj nudaĵoj, malgraŭ la simpleco de la agadoj en kiuj ili estas engaĝitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]