Zorita de la Frontera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zorita de la Frontera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37408
Demografio
Loĝantaro 152  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 5° 13′ U (mapo)41.014166666667-5.2138888888889Koordinatoj: 41° 1′ N, 5° 13′ U (mapo) [+]
Alto 828 m [+]
Areo 32,13 km² (3 213 ha) [+]
Zorita de la Frontera (Provinco Salamanko)
Zorita de la Frontera (Provinco Salamanko)
DEC
Zorita de la Frontera
Zorita de la Frontera
Situo de Zorita de la Frontera
Zorita de la Frontera (Hispanio)
Zorita de la Frontera (Hispanio)
DEC
Zorita de la Frontera
Zorita de la Frontera
Situo de Zorita de la Frontera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zorita de la Frontera [+]
vdr

Zorita de la Frontera estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Zona de Cantalapiedra y Las Villas. Zorita eble devenas el zurita (kolombo) etimologie kaj de la Frontera signifas de la Landlimo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Zorita de la Frontera kaj la senhomejo Aldehuela de las Flores, okupas totalan areon de 32,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 162 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 50 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]