Zsófia Hursán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsófia Hursán
Persona informo
vdr

Zsófia Hursán [ĵOfia hurŝAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hursán Zsófia estas hungara kegloludisto, monda ĉampiono, trejnisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Pálfi Gyuláné [djulAnE].

Zsófia Hursán[1] naskiĝis la 31-an de majo 1949 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsófia Hursán estis hungara ĉampiono unuoble en 1969 kun 843 kegloj. Ŝi estis la unua en mondĉampionumo induope en 1974 kun Anna Berta, krome la dua en 1972 unuoble. Depost fino de sia aktiva sporta kariero ŝi estis trejnisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.