Zsolt Gálfalvi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsolt Gálfalvi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1933 (1933-11-30)
en Târgu Mureș
Morto 22-an de julio 2021 (2021-07-22) (87-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitato Bolyai de Kluĵo
Familio
Frat(in)o György Gálfalvi
Okupo
Okupo literaturkritikisto • eseisto
vdr

Zsolt GÁLFALVI (gAlfalvi) rumana hungara literaturkritikisto kaj eseisto, redaktoro. Li naskiĝis en Târgu Mureş je la 30-a de novembro 1933 - Târgu Mureş 22-an de julio 2021. Li estas frato de György Gálfalvi.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • A RSzK Csillaga Érdemrend 4. fokozata 1968;
  • Pro Cultura Hungarica 1993.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsolt Gálfalvi mezlernejon finis en sia naskiĝurbo (1951). Li akiris diplomon de instruisto pri hungaraj lingvo kaj literaturo en Universitato Bolyai de Kluĵo (1955). Ekde 1951 li jam laboris en redakcio de Utunk, pli poste ekde 1956 li estis interna kunlaboranto de revuo Igaz Szó, ekde 1962 ĝia vicĉefredaktoro. Inter 1967 kaj 1969 li estis direktoro de Marosvásárhelyi Állami Magyar Színház. En 1969 li translokiĝis Bukareŝton, kie debute li estis la vicĉefredaktoro de ĵurnalo Előre, en 1970–71 de A Hét. Ekde 1975 li estis la ĉefkunlaboranto kaj ekde 1989 ĉefredaktoro de A Hét.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Írók, könyvek, viták, cikkek, studoj, Mvh., 1958;
  • Szentimrei Jenő : Versek, elektis, antaŭparolis, Bk., 1963;
  • Az írás értelme, eseoj, studoj, kritikoj, Bk., 1977;
  • Prospero szigetén, teatraj kritikoj, Bk., 1988.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]