Zsolt Imre Mátyás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MÁTYÁS Zsolt Imre [ma:tja:ŝ] estas rumanuja hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro naskita en Târgu Mureş la 8-an de decembro 1968.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li diplomiĝis en la aktorfako de la Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat de Târgu Mureş en 1994 kaj en la reĝisora fako en 2005. La aktoro ludis ekde 1994 ĝis 2000, en 2000-2003, en 2005-2006 en la teatro Temesvári Állami Csiky Gergely Színház de Temeŝvaro, en la Regiona Teatro Weöres Sándor de Szarvas (2000-2001) (Hungarujo). Li estas la fondinto kaj direktoro de la VARÁZSHEGY Színházi Műhely en 2001, la fondinto kaj prezidanto de la Unuiĝo THEATRON ekde 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]