Zsolt Trill
Zsolt Trill | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de aprilo 1972 en Orosijevo |
Familio | |
Edz(in)o | Nelli Szűcs |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zsolt TRILL [ĵolt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Trill Zsolt estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia edzino estis Nelli Szűcs.
Zsolt Trill [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1972 en Sovetunio (Ukrainio), en Orosijevo.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zsolt Trill apartenis al la hungara minoritato en Ukrainio. Li akiris aktoran diplomon en teatra altlernejo en Kievo. Post siaj studoj li estis fondinta membro de hungarlingva teatro en Berehove. Inter 2003 kaj 2006 li apartenis al Nova Teatro (Budapeŝto), poste al Teatro Csokonai (Debrecen). Ekde 2013 li estas membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ofte ricevas rolojn ankaŭ en filmoj. Li ricevis plurajn premiojn ekde 1996, en 2024 premion Kossuth. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj (2003 en Nacia Teatro)
- István Örkény: Tóték (2004 en Teatro de Berehove)
- Zsigmond Móricz: Úri muri (2008 en Teatro Csokonai)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (2008 en Teatro de Berehove; 2012 en Teatro Csokonai kaj subĉiela teatro de Szeged)
- William Shakespeare:
- La dresado de la megero (2010 en Teatro Csokonai)
- Kiel plaĉas al vi (2014 en Nacia Teatro)
- Rikardo la 3-a (2017 en Nacia Teatro)
Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Észak - észak (1996)
- Állítsátok meg Terézanyut! (2004)
- A martfűi rém (2016)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Mihály Csokonai Vitéz: Dorottya (2001)
- Tranzitidő (2015)