Zöblitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zöblitz
Blazono
Zöblitz (Germanio)
Zöblitz (Germanio)
DEC

Map

setlejo • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distriktaro Distriktaro Chemnitz
Distrikto Distrikto Mittlerer Erzgebirgskreis
Urborajtoj Urboparto de Marienberg
Telefona antaŭkodo 037363
Poŝtkodo 09517
Aŭtomobila kodo MEK
Oficiala Municipokodo 14 1 81 410
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 39′ N, 13° 14′ O (mapo)50.657513.231666666667Koordinatoj: 50° 39′ N, 13° 14′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 600 m
Areo 22,14 km²
Oficiala retejo http://www.zoeblitz.de/
vdr

Zöblitz [coblic], esperante Zeblico, situas ĉirkaŭ 600 metrojn super marnevelo en feria regiono de la Ercmontaro en suda Saksio en Germanio. Ekde la 31-a de decembro 2012 ĝi estas parto de la granda distrikta urbo Marienbergo. Antaŭe ĝi estis kun la vilaĝoj Sorgau kaj Ansprung kaj kelkaj aliaj urbopartoj memstara urbeto, havanta preskaŭ 3000 loĝantojn. Ĝi estas menciita la unuan fojon kiel zcobelin en 1323.

Zeblico estas la centro de la saksia serpentenŝtonprilaboro, fama pro la zeblica serpenteno, kiun oni povas torni.

Triono el la loĝantaro de Zeblico apartenas al la evangelia eklezio. Ilia pastro estas ekde 2006 Wolfram Rohloff, esperantisto, prezidanto de la germana sekcio de KELI.

Vidinda estas la urba preĝejo el la jaro 1728: interno en Jugendstil (art nouveau) ekde 1904, baroka altaro kaj baptujo el tornita serpentenŝtono, baroka orgeno de Gottfried Silbermann el la jaro 1742, restoj de antaŭa preĝejo el 1487.

En Zeblico okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2012 la 62-a KELI-Kongreso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Zeblica serpenteno,
parte tajlita
Preĝejo en Zeblico