Dekopono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dekoponoj pendantaj en arbo
Usona dekopono, kies etikedo montras la nomon "Sumo"
Amaso da dekoponoj (angle, "Sumos") en manĝaĵvendejo en Seatlo

Dekopono (japane デコポン dekopon) estas sensema kaj dolĉa oranĝeca frukto, kun dika, facile deŝirebla ŝelo. Ĝi estas hibrida ido de la hibridoj "Kiyomi" (Citrus unshiu × sinensis) kaj "Ponkan" (C. poonensis = C. reticulata × grandis). La termino デコポン origine estis varmarko de la agrikultura firmao ĝin kreinta; nun diversaj firmaoj uzas la vorton pagante tantiemon. La nekomerca nomo en la japana estas 不知火 ŝiranuhi. En aliaj landoj la frukto, rimarkinda pro sia dolĉega gusto, grandeco, kaj supra tubero ĉe la pedunklo, havas aliajn nomojn, ekzemple en Brazilo Kinsei, en Koreio hallabong (한라봉), kaj en Usono Sumo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La artikolo estas bazita sur la artikolo "Dekopon", "Kiyomi", "Ponkan", kaj "Pomelo" en la anglalingva Vikipedio.