Desuprismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La desuprismo estas la kredo, ke oni povas atingi la finan venkon (do la ĝeneralan enkondukon de Esperanto) per konvinkado de politikistoj, per leĝa enkonduko de Esperanto en la lernejojn, kaj la koncerna agado. Ĝi kontrastas kun la desubismo, kiu volas disvastigi Esperanton inter individuoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Kadre de desuprisma agado eŭropaj Esperanto-parolantoj kontaktas siajn delegitojn en la Eŭropa Parlamento, por ke tiuj esploru eblecon iamaniere uzi Esperanton oficiale en EU.
  • Esperanto-parolantoj kontaktas lernejon aŭ lernejajn instancojn, por ke tiuj ofertu Esperanton kiel (almenaŭ) elekteblan fakon.
  • Sekve de desuprisma agado esperantistoj en Ĉinio, Kroatio, Litovio kaj kelkaj aliaj ŝtatoj ricevas financan subtenon de la ŝtato (plej ofte por subteno de "popola diplomatio" kaj "kulturaj interŝanĝoj").

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]