Astronomia horloĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astronomia horloĝo en sudgermana Heilbronn

Astronomia horloĝo (el la latina horologium) estas mekanika horloĝo kun aparta mekanismo, kiu krom la tempo montras ankaŭ situon de kelkaj ĉielaj astroj sur firmamento. Ĉi sence la astronomian horloĝon eblas konsideri kiel antaŭulo de planetario.

La aparatoj de simila celo ekzistis jam en tempoj de antikvo (Meĥanismo de Antikithera), sed ties konstrukcio estis pli poste forgesita. Denove ili aperis en la 14-a jarcento. La astronomiaj horloĝoj apartenis en interŝanĝo de mezepoko kaj novepoko al kulminaj produktoj de tiutempa astronomio, matematiko kaj mekaniko. Sed plimulte ili montris nur situon de Suno kaj Luno. Bildigo de la pluaj planedoj dum mekanika realigo kondukus al heliocentra konstrukcio, kio ne estis ideologie dezirata. Ununura heliocentra astronomia horloĝo en Ĉeĥio estas Astronomia horloĝo en Olomouc, konstruita en 50-aj jaroj en spirito de socialisma realismo. La astronomian horloĝon eblas trovi en multaj mezeŭropaj urboj.

Astronomia horloĝo de Prago - La astronomia ciferplato

Astronomiaj horloĝoj en eŭropaj urboj[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej konataj astronomiaj horloĝoj situas en Prago en Malnovurba placo (Astronomia horloĝo de Prago). Pluaj signifajn astronomiajn horloĝojn ni trovos precipe en Germanio kaj en Francio (ekz. Rouen, Besançon, Strasburgo, Bern, Heilbronn, Rostock). Konata estas ankaŭ Astronomia horloĝo en Kremlo, kiu donis titulon ankaŭ al samnomata teatra ludo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]