Biciklovojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biciklovojo en Brazilo.

BiciklovojoBicikla vojo estas parto de vojo aŭ libera pado kiu estas rezervita al bicikla trafiko. Foje ili ankaŭ estas uzataj de motorbicikloj.

En Flandrio, Francio, Germanio kaj Nederlando biciklovojoj estas tre kutimaj.

En Kolombio la vorto biciklovojo rilatas al aŭtomobilaj vojoj, kiu dum specialaj tagoj kiel dimanĉo, estas uzata nur por bicikloj (kaj samaj). Bogoto estas la unua monda urbo ku faris tion. Tie, la specialaj padoj uzatas ĉiam pro bicikloj estas nomata biciklopado.

Eŭropa trafiksigno markanta biciklovojojn

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento oni konstruis por la unua fojo en kelkaj landoj apartajn vojpartojn por biciklojn. En la 20-a jarcento la infrastrukturo por biciklistoj ĉefe estis realigita pro la pligraviĝanta aŭtotrafiko. Ekde 1900 la konstruo de biciklovojoj estis tre kutima, ĉefe en Germanio. Ĝis 1910 biciklovojoj troviĝas tie ankoraŭ meze de la vojo. En 1926 en Germanio oni devigis apartajn biciklovojojn por bicikloj.

Ĉirkaŭ 1930 ankaŭ en Belgio, Danio, Francio kaj Svislando oni konstruis pli kaj pli da biciklovojoj. La unua generacio de tiaj vojoj estis kontestata pro ĝia malbona kvalito.

Dum en la 60-aj jaroj en Skandinavio oni kreis ampleksajn biciklovojojn, ekzemple en Helsinki, en Germanio multaj tiaj vojoj estis malkonstruitaj. Pli da loko estis bezonata sur la vojoj por la aŭtotrafiko. Poste tio ĉi tute ŝanĝiĝis. Nuntempe en diversaj eŭropaj landoj oni kreas biciklovojajn retojn. La Eŭropa Unio kaj diversaj projektoj de ŝtatoj kaj urboj ludas en tio gravan rolon.

Biciklovojoj[redakti | redakti fonton]