Kalvinana preĝejo (Dunaújváros)
Aspekto
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Dunaújváros))
Kalvinana kirko de Dunaújváros | ||
---|---|---|
Kalvinana preĝejo en Dunaújváros
| ||
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Dunaújváros | |
Geografia situo | 46° 58′ 48″ N, 18° 56′ 10″ O (mapo)46.98004351073718.936224775158Koordinatoj: 46° 58′ 48″ N, 18° 56′ 10″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
provinco | Fejér | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | 1982–1985 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 130 sidlokoj | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Kalvinana kirko estas unika religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Dunaújváros.
Historio
[redakti | redakti fonton]La kalvinanoj de Dunapentele kolektis monon por preĝejo jam ekde 1917. Tiutempe ili aranĝis mesojn en la lernejo. En 1932 oni aĉetis malnovan domon por la pastro, poste la kalvinanoj konstruis apude novan domon por la pastro, sekve la malnova domo iĝis la preĝejo. La nun videbla kirko estis konstruita en la 1980-aj jaroj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]Ekstera formo de la konstruaĵo estas unika, tio estas trunkita kubo. La strukturo estas ĉefe ŝtalo, kiu simbolizas produkton de la ŝtalo en Dunaújváros. La interna parto havas stelan formon, kiu simbolizas la kalvinismon.
Antaŭ la kirko estas videbla la sonorilstablo el ŝtalo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto Arkivigite je 2015-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine