Kalvinana preĝejo (Szombathely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Szombathely
La kalvinana preĝejo en Szombathely
La kalvinana preĝejo en Szombathely
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szombathely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Vas (Hungario)
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 350-400 sidlokoj
Alto 29 m (turo)
Konstrumaterialo ekstere ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Szombathely.

Historio[redakti | redakti fonton]

La disetendiĝanta protestantismo evitis Szombathely, kiu estis dum la kontraŭturkaj bataloj stabila katolika diocezo. Same dum la postaj pacemaj tempoj la protestantoj vivis tie malmulte (ekzemple en 1837 vivis en la urbo 3846 katolikoj, 48 luteranoj kaj 4 kalvinanoj). La protestantoj havis komunan eklezian grupon, nur en 1928 ili disiĝis al luteranoj kaj kalvinanoj. Pli frue en 1896 ili konstruis komunan preĝejon, ĝis 1939 ankaŭ la kalvinanoj uzis ĝin. La urbo donacis areon por kalvinana kirko en 1928. Unue la paroĥo estis preta en 1934, la preĝejo mem en 1939, tamen sen turo. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo ne difektiĝis. Renoviĝo okazis en 1988. La kampanilo estis konstruita en la jaroj 2015 kaj 2016.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La fasado estus simetria sen la kampanilo. Kelkaj ŝtupoj kuras al la triobla enirejo. Malantaŭ la ŝtupoj 3 aperturoj estas videblaj. Interne laŭ la muroj estas galerioj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.