Kapelo Francisco Xavier (Szolnok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Francisco Xavier
Kapelo Francisco Xavier en Szolnok
Kapelo Francisco Xavier en Szolnok
kapelo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szolnok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Vác
dekanujo Szolnok
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La vota kaj pilgrimloka kapelo Francisco Xavier estas romkatolika historia monumento (ekde 1949) en Hungario, en urbo Szolnok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Memore al ĉeso de pesto la kapelo estis konstruita en 1733 ekster la urbo, kie la mortintoj estis entombigitaj. Klemento la 13-a deklaris ĝin pilgrimloko en 1767. La turo estis alkonstruita en 1808. En 1868 ĝi estis iom ruina, post la necesaj laboroj ĝi denove estis uzebla en 1871. Dum la 1-a mondmilito oni forportis la 3 sonorilojn, ekde tiam la kapelo ne havas ilin. Renovigaj laboroj okazis en 2009.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

La Kapelo situas sola ĉe vojkruciĝo, kie en 2011 oni kreis placeton. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. Antaŭ la fasado krucifikso estas videbla ekde la malfrua 19-a jarcento. La sanktejo estas tre malgranda kaj duonronda.

Fontoj[redakti | redakti fonton]