Kapelo Vizito de Maria (Szolnok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Vizito de Maria
Kapelo Vizito de Maria en Szolnok
Kapelo Vizito de Maria en Szolnok
kapelo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szolnok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Vác
Dato de konsekro 1870
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La kapelo Vizito de Maria estas eklezia historia monumento kun pilgrimloko en Hungario, en urbo Szolnok. Ĝi estas la plej malnova restanta konstruaĵo de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la onidiro en tiu loko post dominado de turkoj oni faris holmon kaj ties supro ventomuelejon por mueli konsistaĵojn de nigra pulvo. Tiutempe la muelejo estis for de la urbo pro la eblaj eksplodoj. Supozeble tio laboro finiĝis, germano konstruis kapelon en loko de la muelejo en 1717. Ĝi estis renovigita fare de la urbo en 1799. Dum okupado de Szolnok en 1849 la kapelo estis strategia loko, tial en 1869 la kapelo renoviĝis. En 1856 oni metis lignan krucon antaŭ la enirejon, ĝi estis ŝanĝita al ŝtona kruco en 1929. Ankaŭ en 1929, 1940 kaj 1948 la kapelo denove estis renovigita, sed poste dum la socialismo la kapelo preskaŭ forgesiĝis. Intertempe la urbaj domoj atingis la kapelon. Depost la socialismo la grekokatolikoj ricevis la kapelon, poste ili renovigis ĝin.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur holmo. La fasado estas simetria, meze la enirejo troviĝas, plej supre malgranda turo situas. Super la enirejo ŝirmilo kontraŭ pluvo estis metita. Kaj interne kaj ekstere la muroj estas blankaj. Interne la origina altara bildo perdiĝis, la nun videbla estis pentrita en 1955.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interno de la kapelo