Nova kalvinana preĝejo (Hajdúböszörmény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova kalvinana preĝejo de
Hajdúböszörmény
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hajdúböszörmény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 1788 sidlokoj
Longo 44,5 m
Larĝo 24,5 m
Alto 47,7 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Nova kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Hajdúböszörmény (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro pligrandiĝo de la loĝantoj en fino de la 19-a jarcento estis aktuala pli nova kalvinana preĝejo en Hajdúböszörmény. La preĝejo estis farita en la jaroj 1897 kaj 1898 laŭ iamaj planoj de Károly Gerster. La orgeno estas aŭdebla dekomence, en 1913 ĝi estis renovigita, en 1943 kaj 1980 modernigita. Apartenas la la historio, ke iam persono vivis en la turo, kiu respondecis pri la sonorilado, ĝusta funkcio de la horloĝo kaj kontrolado de la ĉirkaŭaĵo por la fajrobrigado.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas laŭ placo sola en korto. En mezo de la fasado la turo reliefas, tie funkcias la ĉefenirejo. Ankaŭ flanke estas aliaj enirejoj. Ĝis nivelo de la navo la turo estas kvarlatera, pli supre jam oklatera. Ankaŭ en la flanka parto estas aliaj enirejoj. La navo formas brikon. Interne laŭ la kutimoj la muroj estas blankaj, sed la plafono estas arka kun pentraĵoj. Galerioj tenataj per feraj kolonoj etendiĝas en ĉiuj lateroj. Kontraŭ la ĉefenirejo impona predikejo estas videbla, pli supre la orgeno troviĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.