Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Balatonboglár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Balatonboglár
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Balatonboglár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonboglár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Suda Balatono
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Iván Kotsis
Konstrustilo Bauhaus
Konstruado 1932
Specifo
Alto 30 m (turo)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika monumento historia en urbo Balatonboglár (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama "Boclar" funkciis jam kirko en 1221, sed ĝi neniiĝis dum dominado de turkoj. La nun videbla kirko estis konstruita en 1938. La unua pastro estis Béla Varga, kiu zorgis pri la polaj rifuĝintoj inter 1939-1944. En 1995 en la kripto estis entombigita Béla Varga, poste la tombo estas pilgrimeno de poloj kaj hungaroj. La orgeno estis farita en 2009, poste oni aranĝas koncertojn somere.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en parko. La fasado estas malsimetria, ĉar dekstre la kvadrata turo altiĝas. La eksteraj muroj estas kovritaj per grimpoplantoj. Apud la kirko estas skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Pál Teleki. La altara kruco estis verko de Béla Ohmann, li kreis ankaŭ reliefon kaj skulptaĵojn.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Altaro