Preĝejo Sankta Marko (Sárvár)
Preĝejo Marko la evangeliisto | |
---|---|
Preĝejo Sankta Marko la evangeliisto en Sárvár
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sárvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Sárvár |
paroĥo | en Kirko Sankta Ladislao (Sárvár) |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | origine romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Marko la evangeliisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Sárvár, en urboparto Rábasömjén, kiu estis memstara vilaĝo ĝis 1968.
Historio[redakti | redakti fonton]
La romanika kirko Sankta Petro estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento, la unua mencio okazis en 1288. Arkeologoj konstatis, ke la apuda tombejo funkciis jam dum regado de Stefano la 1-a (Hungario). Laŭ priskribo en 1698 la kirko (jam Sankta Marko) situas en mezo de la vilaĝo apud granda tombejo, Ĝi havas ornaman pordon, fortan turon, malgrandan sanktejon. En 1775 la preĝejo renoviĝis laŭ baroko. En 1933 pro signifa trakonstruo la preĝejo parte perdis la mezepokan formon kaj iĝis novromaniko. En la sekva trakonstruo en 1973 iom da mezepokaj partoj reaperis, la lasta restaŭrado okazis en la 2000-aj jaroj.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola inter arboj. La fasado estas simetria, meze la ĉefenirejo funkcias, plej supre la kvadrata turo altiĝas. Antaŭ la fasado estas ŝtona kruco. La absido estas plurlatera kaj kontaktiĝas kun la sakristio. Interne freskoj estas videblaj pri vivoj de Sankta Marko kaj Kristo.
Kermeso okazas dimanĉe post la 25-an de aprilo.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
-
Flanka ornama pordo
-
Flanko de la preĝejo