Preĝejo Sankta Triunuo (Putnok)
Preĝejo de Sankta Triunuo | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Triunuo en Putnok
| |
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Putnok |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Soós Miklós |
Konstrustilo | klasikismo-baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Sankta Triunuo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Putnok, en la urbocentro. Ĝi estas la unusola romkatolika preĝejo de la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La preĝejo konstruiĝis en 1832, sed la turo nur en 1852. Dum la historio ĝi estis kelkfoje renovigita. La plej lasta renovigo okazis en 1995. La ĉefaltara bildo estis farita en 1910.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sur monteto, tial longa ŝtuparo estas antaŭ la enirejo, kie trovis lokon ankaŭ ŝtona kruco. La tuta preĝejo estas ĉirkaŭita per defenda muro. La konstruaĵo havas vastan, altan kaj kvadratforman turon super la ĉefenirejo. Interne la ĉefaltaro estis farita el ligno. Apude estas 2 lignaj skulptaĵoj 2 metrojn altaj, la unua prezentas Jesuon, la alia Sanktan Jozefon kun Jesueto.
Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.