Urbodomo de Cegléd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Cegléd estas impona historia monumento en Cegléd, laŭ la ĉefplaco. La konstruaĵo estas dekomece urbodomo.

Urbodomo de Cegléd

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko jam estis malmoderna urbodomo, kiu estis malkonstruita en 1891. La pli nova unuetaĝa domego pretiĝis en 1893. En la 1930-aj jaroj ankaŭ la interna alo ricevis etaĝon. En 1968 kaj 1993 la urbodomo plene renoviĝis.

Iomete ligiĝas al la historio, ke en la ĉefplaco faris varban paroladon Lajos Kossuth dum la Hungara revolucio de 1848, pli frue György Dózsa en 1514.

Dosiero:1588 Design 100.png
Poŝtmarko pri paroladoj de Dózsa kaj Kossuth

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La fasado estas simetria, meze troviĝas rizalito kun la enirejo. En la teretaĝo ankaŭ turista oficejo funkcias. Malantaŭ la ĉefenirejo granda ĉambrego etendiĝas. Ornama ŝtuparejo gvidas al la etaĝo, kie troviĝas inter 2 konferencaj ĉambroj la ĉefĉambro kun galerio. Oni aranĝas tie ankaŭ konferencojn, kulturajn aranĝaĵojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.