Urbodomo de Szolnok
Etoso
La Urbodomo de Szolnok estas impona konstruaĵo en Szolnok, laŭ la ĉefplaco.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la ĉefplaco de Szolnok funkciis urbodomo en la 18-a jarcento. En 1811 en la sama loko pli nova teretaĝa urbodomo estis konstruita, tiam oni profitis ŝtonojn de la jam superflua fortikaĵo. La urbodomo estis trakonstruita en 1884. La ĉefplaco longe estis bazarejo, en la urbodomo longe funkciis ankaŭ diversaj butikoj en la teretaĝo.
Apartenas al la historio, ke Lajos Kossuth en 1848 tie faris varban paroladon. Pri tio memortabulo memorigas.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa urbodomo situas laŭ trotuaro de la placo. Antaŭ la konstruaĵo fontano funkcias. La fasado estas simetria, meze estas la enirejo helpe de 3 pordoj. Pli supre en la unua etaĝo 2 balkonoj estas videblaj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2015-12-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] Arkivigite je 2015-07-28 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [2] Arkivigite je 2015-12-07 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [3][rompita ligilo] hungare