Kumiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kumiso[1][2]. estas fermentinta acida ĉevalina lakto, uzata kiel trinkaĵo ĉe la nomadoj. La kumiso similas al la kefiro, enhavas karbonan dioksidon kaj alkoholon. Ĝi estas agrable acideta.

Farado per popola metodo: oni fermentas la ĉevalinan lakton en ledaj ujoj. Per industria metodo por pretigi kumison: oni acidigas selakton per bakterioj kaj aldonas sukeron kaj fermenton. Poste oni miksas ĝin per lakto kaj la miksaĵo fermentas plu.

Referencoj[redakti | redakti fonton]