Homa skeleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ostaro)

La homa skeleto de plenkreskulo konsistas el 206 ostoj, kies plej grava mekanika funkcio estas servi kiel rigidaj leviloj necesaj por la movoj. La ostojn kovras fibreca membrano nomita periosto, kiu nutras kaj regeneras ilin.

La juntaĵoj inter la ostoj nomiĝas artikoj, kiuj povas esti moveblaj aŭ nemoveblaj. La moveblajn tegas la kartilago, blanka elasta substanco, servanta kiel protekta kuseneto, kiu mildigas la batojn, malpliigas la frotadon kaj rezistas al la premoj kaŭzitaj de la movoj. Tiu kartilago estas lubrikita de la sinovio, viskoza kaj travidebla likvaĵo, kiu tenace alteniĝas al ĝi kaj verdire elportas la tutan efikon de la artika ludo, reduktante kaj preskaŭ nuligante la premŝovadon, Tial, kiam la sinovio malaperas aŭ malpliiĝas pro iu malsano, okazas frotadoj en la artiko, kiuj erodas kaj deformas la kartilagon kaj la ostojn.

La homa skeleto
La homa skeleto

+sezamoidoj(ossa sesamoidea)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]