Saltu al enhavo

Sambuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sambuca, Sambuco, Sambuca di Sicilia kaj Sambuca Pistoiese.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sambuko
nigra sambuko (Sambucus nigra)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Dipsakaloj Dipsacales
Familio: Adoksacoj Adoxaceae
Genro: Sambucus
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sambuko (Sambucus el kaprifoliacoj) estas genro el la familio de falfoliaj plantoj (Adoxaceae). Ekzistas multaj specioj da sambuko, el kiuj tri kreskas en Mez-Eŭropo. La plej fama inter ili estas la nigra sambuko.

Estas plurjara arbedo (escepte arbo) kun blankaj aŭ kremkoloraj floroj, formantaj umbelecajn infloreskojn. Ĝi kreskas sur malsekaj grundoj, ofte indikante profundan akvofonton. La branĉoj kaj la tigo havas en la mezo truon kun blanka vateca substanco. En Slovakio oni el la ligno faras popolajn blovinstrumentojn – fujarojn (granda fajfilo).

Kuracaj efikoj

[redakti | redakti fonton]

Sekigitaj sambukaj floroj estas grava kuraca drogo. Oni kolektas en majo-junio freŝajn florojn, fortondas la infloreskojn kaj sekigas ilin en bone ventolita ombra loko. Post la sekiĝo oni forigas la tigojn kaj kribras la mason per maldensa kribrilo.

Sambuka tizano enhavas eteroleojn, flavoniodojn, sakaridojn kaj vitaminojn B kaj C (340 mg en 100g). La teo ŝvitigas, laksigas, havas kontraŭinflamajn efikojn. Taŭga ĉe inflamoj de spirorganoj, malvarmumo, migreno, bronkito, pneŭmonio, tusado, stomakaj kaj intestaj malsanoj, inflamo de renoj kaj urinveziko, kancero kaj alta sangopremo. Gargarado helpas kontraŭ gorĝodoloro. Preparado de tizano: 1-2 supkulerojn verŝu per duonlitro da varmega akvo kaj boligu 10 minutojn. La kvanton dividu al tri tasoj (la taga kvanto). Bv. ne troigi, estas malagrablaj flankaj efikoj (vomado, lakso). Oni povas kombini sambukajn florojn kun mentaj folioj kaj tiliaj floroj. El la beroj oni faras sambukan aceton, siropojn, fortigan marme-ladon,ŝaŭm-trinkaĵojn, limonadojn kaj sanigajn vinojn. Per la tizano oni povas purigi la t.n. malpuran haŭton kun akneoj (lavado). [1]

Mitologio

[redakti | redakti fonton]

Sambuko estis sankta por multaj popoloj. Ciganoj tradicie senĉapeliĝis antaŭ sambukarbustoj. En Baltio la indiĝenoj kredis, ke loĝis sub sambukoj malgrandeguloj. Ankaŭ ĝermanoj kaj keltoj kredis, ke malgrandeguloj prefere restadis en la ombro de sambukoj.

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas inter 30 kaj 40 specioj de sambuko:

Aliaj bildoj

[redakti | redakti fonton]

Meksikana sambuko (Sambucus mexicana):

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Prelego de Stano Marček en la klubo La Verda Stelo en Antverpeno en oktobro 2014