Ángela Acuña Braun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ángela Acuña Braun
Persona informo
Naskonomo Ángela Adela Acuña Braun
Naskiĝo la  2-an de oktobro 1888(nun 1888-10-02)
en Cartago  Kostariko
Morto la 10-an de oktobro 1983 (95‑jara)
en San Joseo  Kostariko
Ŝtataneco Kostariko vd
Profesio
Okupo Advokatino
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ángela Acuña Braun (naskiĝis la  2-an de oktobro 1888(nun 1888-10-02) en Cartago, mortis la 10-an de oktobro 1983 en San Joseo) estis kostarika advokatino, la unua en Centra Ameriko. Ŝi ankaŭ estis feministino kaj sufrageto, ŝi laboris dum multaj jaroj favore al voĉdonrajto de virinoj kaj al revizio de la civila kodo por infana protekto. Ŝi estis la kostarika delegitino al la "Comisión Interamericana de Mujeres" (Interamerika Komisiono de Virinoj) dum dek tri jaroj, ŝi fondis la "Liga Feminista Costarricense" (Kostarikan Feminisman Ligon) kaj la kostarikan divizion de la Unio de Amerikaj Virinoj. Ŝi specialiĝis pri Internacia juro de homaj rajtoj kaj protektado de virinoj kaj infanoj. Ŝi kondukis multnombrajn studojn pri la leĝo kaj ĝiaj implicoj por virinoj kaj junuloj. Ŝi estis delegitino al la "Comisión Interamericana de Derechos Humanos" (Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj) dum dek du jaroj. Dum la plej multaj el ŝiaj skribaĵoj estis pri juraj aferoj, ŝi laboris dum du jardekoj je enciklopedio pri kostarikaj virinoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ángela Acuña Braun en la hispana Vikipedio.