Áron Balázs (aktoro)
Aspekto
Áron Balázs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1977 (47-jaraĝa) en Muri AG |
Alma mater | Art Academy of Novi Sad University (en) (–2004) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Áron Balázs [balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs Áron estas serbia hungara aktoro, altlerneja instruisto.
Áron Balázs[1] naskiĝis la 30-an de marto 1977 en Muri AG.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Áron Balázs naskiĝis en Svislando en hungara familio, sed li estis edukita en Bajmok (Vojvodino, Serbio), kie li apartenis al la hungara minoritato. Li maturiĝis en mezlernejo en Subotica, poste li akiris aktoran diplomon en Teatroarta Akademio en Novi Sad en 2004. Jam en 1998 li akiris aktoran statuson en Teatro Novi Sad. Ekde 2005 li estas ankaŭ asistanto en la akademio. Baldaŭe li havis rolojn ankaŭ en Hungario. Li ricevis kelkajn premiojn (precipe hungarajn).
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo
- Ernő Szép: Lila ákác - Pali
- Anton Ĉeĥov: La Mevo - Trigorin
- Molière: La Mizantropo - Alceste I
- Henrik Ibsen: Rosmersholm - Johannes Rosmer
Liaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Aleksandar Davić: Žurka - Ferenc
- Ferenc Lavro: Dokumentarista - Alex
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-06-08 per la retarkivo Wayback Machine