Éva Fahidi
Aspekto
Éva Fahidi | ||
---|---|---|
Éva Fahidi en 2019
| ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Fahidi Éva | |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1925 en Debrecen, Hungara reĝlando | |
Morto | 11-an de septembro 2023 (97-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Lingvoj | hungara • franca • germana vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | István Radó (1947–jarcento XX) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto aktoro vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Éva Fahidi, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Fahidi-Pusztai Éva estis hungara komercisto pri internaciaj varoj.
Éva Fahidi[1][2] naskiĝis la 22-an de oktobro 1925 en Debrecen, ŝi mortis la 11-an de septembro 2023.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Fahidi devenis el juda familio. Ŝi maturiĝis en katolika mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1943. En la sekva jaro ŝi estis deportita al Aŭŝvico, post monatoj ŝi estis trudlaboristo en Buchenwald. Ŝi povis hejmenveni en 1945. Dum la socialismo ŝi estis komercisto pri internaciaj varoj helpe de tri lingvokonoj. Depost fino de la socialismo ŝi verkis rememorojn pri la holokaŭsto, ŝi estis aktiva, eĉ ŝi partoprenis en filmo. Ŝi edziniĝis dufoje.
Ŝiaj kontribuoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Die Seele der Dinge (2011)
- Anima Rerum – A Dolgok Lelke (2005, 2015)
- A Szerelem Alanya és Tárgya (2019)
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Das Erbe der Nazis (dokumenta filmo, 2015)