Ĉeroka Nacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeroka Nacio
Jurisdikcio, Politika teritoria divido
Flago
jurisdikcio • nacio • Usona indiana tribo • politika teritoria divido • polity [+]

LandoUsono
RegionoOklahomo

- koordinatoj36° N, 95° U (mapo)35.85222222-94.99077778Koordinatoj: 36° N, 95° U (mapo)
Areo6 963,21 km² (696 321 ha) [+]


Fondo1839
ĈefuloChuck Hoskin Jr.

Ĉeroka Nacio (Oklahomo)
Ĉeroka Nacio (Oklahomo)
DEC
Ĉeroka Nacio
Ĉeroka Nacio

Map
Ĉeroka Nacio

Vikimedia Komunejo:  Cherokee Nation [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Flago de la Ĉeroka Nacio.

La Ĉeroka Nacio (ĉeroke: ᏣᎳᎩᎯ ᎠᏰᎵ Tsalagihi Ayeli aŭ ᏣᎳᎩᏰᎵ Tsalagiyehli), ankaŭ konata kiel la Ĉeroka Nacio de Oklahomo, estas la plej granda de tri ĉerokaj federacie agnoskitaj triboj en Usono. Ĝi establiĝis en la 20-a jarcento kaj inkluzivas homojn kun prapatroj en la Malnova Ĉeroka Nacio, kiu translokiĝis, pro kreskanta premo, de la Sudoriento al Indiĝena Teritorio, kaj ĉerokojn, kiuj estis devigitaj translokiĝi sur la Vojo de Larmoj. La tribo ankaŭ inkluzivas posteulojn de Ĉerokaj Liberigitoj, Nejenaj Ŝonioj, kaj Naĉeza Nacio. Pli ol 299 862 homoj estas anoj de la Ĉeroka Nacio, kun 189 228 loĝantaj ene de la ŝtato de Oklahomo.

Kun sidejo en Tahlequah, Oklahomo, la Ĉeroka Nacio havas triban jurareon trans 14 gubernioj en la nordorienta angulo de Oklahomo. Ĉi tiuj estas gubernioj Adair, Cherokee, Craig, Delavaro, Mayes, McIntosh, Muskogee, Nowata, Ottawa, Rogers, Sequoyah, Tulsa, Wagoner, kaj Washington.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cherokee Nation en la angla Vikipedio.