Ĉikkamagaluru
Ĉikkamagaluru | |||
---|---|---|---|
urbo setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 577101 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 19′ N, 75° 47′ O (mapo)13.31666666666775.783333333333Koordinatoj: 13° 19′ N, 75° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 036 m [+] | ||
Areo | 30 km² (3 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chikmagalur [+] | |||
Ĉikkamagaluru, laŭ kanara lingvo ಚಿಕ್ಕಮಗಳೂರು estas urbego, administra centro de la samnoma distrikto Ĉikkamagaluru en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La loknomo signifas: naskiĝurbo de la pli malgranda filino.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĉikkamagaluru situas en montaro Okcidentaj Ghatoj en alteco 1090 metrojn super la marnivelo. Hassan (Barato) troviĝas 52, Ŝivamogga 72, Udupi kun la marbordo 111, Mangaloro 113, Ĉitradurga 121, Tumakuru 144, Majsuro 147, Mandya 150, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 199, Mumbajo 703, Kolkato 1682, tutlanda ĉefurbo Delhio 1710 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2011 populacio de Ĉikkamagaluru estis 118 401. La legopovo estis 90%. Fine de la 1990-aj jaroj Ĉikkamagaluru atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni malmulte scias pri historio de la loko: mezepoke ĝi apartenis al la influkampo de la Hoysala Imperio, baldaŭ al Majsura reĝlando, fine al la britoj. La fakta urba evoluo ne okazis ĝis la 20-a jarcento.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ĉirkaŭa areo daŭre estas plejparte agrikultura; kafo estas ĉefe kultivata. La urbo mem estas regione grava centro por manfaritaĵoj, komerco kaj servoj. La urbego altiras turistojn pro sia agrabla kaj favora monta klimato kun tropika pluvarbaro.
Eduko kaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Ĉikkamagaluru la plej altnivela instruado okazas en la teknologia instituto kaj alia kolegio. La ĉefa lingvo estas la kanara lingvo (kiel oficiala lingvo), sed vaste konata ankaŭ la hindia lingvo, dum la urdua lingvo estas ofta inter la islamanoj.
Religioj
[redakti | redakti fonton]Proksimume 70% de la populacio estas hinduaj kaj 25.5% islamaj; la cetero konsistas el kristanoj kaj ĝajnistoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Ĉikkamagaluru jare pluvas averaĝe po 940 mm. Inter majo-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro kaj februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 17-29 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Al Ĉikkamagaluru kuras 5 ĉefvojoj. La fervoja linio finiĝas ĉe la periferio. La plej proksima flughaveno funkcias en Mangaloro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Kolegio
-
Instituto